Ĉirkaŭ la Mondo. Kronologio

Po polsku ♦ In English

27 Novembro 2012 – 20 Aprilo 2013

Miaj flugoj

Miaj flugoj (klaku por pligrandigi)

Komenco de la vojaĝo. Londono

27 Novembro Forveturo per trajno de Krakovo al Varsovio
28 Novembro Forflugo de Varsovio al Londono
29 Novembro Promeno tra Londono, Muzeo pri natura historio

Ĉikago Usono

30 Novembro Flugo al Ĉikago
1-4 Decembro Vizitado de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj

Punta Cana Dominika Respubliko

5 Decembro Flugo tra Porto-Riko al Punta Cana (Dominika Respubliko)
6-15 Decembro Ripozo en Dominika Respubliko

Bonaero kaj Colonia del Sacramento Argentino, Urugvajo

16 Decembro Flugo al Bonaero (hispane: Buenos Aires)
17 Decembro Renkontiĝo kun samlandanino, promeno tra la urbo
18 Decembro Ekskurso per pramŝipo al Colonia del Sacramento (Urugvajo), reveno al Bonaero
19 Decembro Vizitado de Bonaero, forveturo per nokta aŭtobuso al Puerto Iguazu

La akvofaloj de Iguacuo Argentino, Brazilo, Paragvajo

20 Decembro Post la alveno al Puerto Iguazu transveturo al Foz do Iguaçu (Brazilo)
21 Decembro La brazila flanko de la akvofaloj de Iguacuo
22 Decembro Mallonga vizito en Ciudad del Este (Paragvajo), la argentina flanko de la akvofaloj de Iguacuo
23 Decembro Forveturo per aŭtobuso al Rio-de-Ĵanejro

Rio-de-Ĵanejro Brazilo

24 Decembro Post 24-hora veturado alveno al Rio-de-Ĵanejro. Antaŭkristnaska vespermanĝo kun brazila familio de loka Esperantistino
25 Decembro Sankta meso en pola preĝejo. Vizitado de la urbo per aŭtomobilo. Bongustega tagmanĝo kun la samideanino kaj ŝia edzo… Vespera koncerto de Stevie Wonder en la plaĝo Copacabana
26 Decembro Grupa ekskurso tra la urbo
27 Decembro Flugo al Santiago (Ĉilio)

Santiago kaj Arica Ĉilio

28-29 Decembro Santiago – ekkono de la urbo, renkontiĝo kun lokaj Esperantistoj
30 Decembro Forveturo norden al Atakama-Dezerto
31 Decembro Post 29-hora veturado alveno al urbo Arica. Novjara festo
1 Januaro 2013 Deviga ripozo en la urbo (ĉio fermita…)

Arekipo, Kanjono Kolka kaj Valo de la Vulkanoj Peruo

2 Januaro Veturo tra la landlimo al Takno (hispane: Tacna, Peruo). Alveno al Arekipo
3 Januaro Sukcesa serĉado de interesaj ekskursofertoj
4 Januaro Frua forveturo al Kanjono Kolka, tranokto en la kanjono
5 Januaro Marŝado en la kanjono, ripozo kaj tranokto en belega pejzaĝo
6 Januaro Rajdo sur mulo el la kanjono. Urbetoj Cabanaconde kaj Chivay. Reveno al Arekipo
7 Januaro Posttagmeza forveturo al Andagua en la Valo de la Vulkanoj. Duonnokta veturado per aŭtobuso tra andaj misvojoj
8-9 Januaro Marŝado tra vulkanoj kaj antaŭinkaj ruinoj for de aliaj turistoj
10 Januaro En la unua duontago plua marŝado. Reveno al Arekipo
11-12 Januaro Vizitado de Arekipo
13 Januaro Urbekskurso tra ĉirkaŭaĵoj de Arekipo. Forveturo per nokta aŭtobuso al Kusko.

Kusko kaj Maĉu Pikĉu Peruo

14 Januaro Alveno al Kusko, vizitado de la urbo
15 Januaro Posttagmeza ekskurso al urbeto Pisak. Inkaj ruinoj en belega pejzaĝo
16 Januaro Forveturo al Aguas Calientes apud Maĉu Pikĉu
17 Januaro Vizitado de Maĉu Pikĉu
18 Januaro Reveno al Kusko
19 Januaro Vizitado de Kusko

Titikaka Lago Peruo, Bolivio

20 Januaro Veturo al Puno ĉe bordo de la Titikaka Lago. Popola festo
21 Januaro Ripozo en Puno
22 Januaro Flosantaj insuloj Uros kaj insulo Taquile sur Titikaka Lago
23 Januaro Veturo tra la landlimo al urbo Copacabana (Bolivio)
24 Januaro Ekskurso al Insulo de la Suno sur Titikaka Lago. Festo de miniaturoj en Copacabana

La-Pazo kaj ĉirkaŭaĵoj Bolivio

25 Januaro Veturo al La-Pazo
26 Januaro Vizitado de La-Pazo
27 Januaro Ekskurso al la Valo de la Luno kaj al monto Chacaltaya (5425 m)
28 Januaro Plua vizitado de La-Pazo. Nokta veturo al Sukro

Sukro kaj Salejo de Ujuni Bolivio

29 Januaro – 1 Februaro Ripozo kaj vizitado de Sukro (hispane: Sucre)
2 Februaro Forveturo al Ujuni
3 Februaro Komenco de tri-taga ĵip-ekskurso tra la Altiplano. Salejo de Ujuni (hispane: Salar de Uyuni)
4 Februaro Daŭrigo de la ekskurso tra la Altiplano. Laguna Colorada
5 Februaro Gejseroj, vulkano Licancabur, Traveturo al San Pedro de Atacama (Ĉilio)

San Pedro de Atacama, Santiago kaj Valparaiso Ĉilio

6 Februaro San Pedro de Atacama. Posttagmeze forveturo per aŭtobuso al Santiago
7 Februaro Alveno al Santiago. Estas jam duono de mia vojaĝo!
8 Februaro Ripozo kaj vizitado de Santiago
9 Februaro Ekskurso al Viña del Mar kaj Valparaiso
10 Februaro Renkontiĝo kun santiagaj Esperantistoj. Monteto San Cristobal
11 Februaro Forflugo de Santiago al Sidnejo. Traflugo laŭlonge de bordoj de Antarkto (la sepa kontinento bedaŭrinde nevidebla kaŭze de densaj nuboj)

Sidnejo Aŭstralio

12 Februaro Alveno al Sidnejo. Renkontiĝo kun Esperantistoj kaj senpaga tranokto en Esperanto Domo
13 Februaro Vizitado de Sidnejo
14 Februaro Ekskurso al Blacktown, aŭstraliaj bestoj en Featherdale Wildlife Park. Turo de Sidnejo (Sydney Tower)

Viti Levu kaj Ovalau Fiĝioj kaj Sidnejo denove

15 Februaro Traflugo al Nadi sur la insulo Viti Levu (Fiĝioj)
16 Februaro Botanika ĝardeno Garden of the Sleeping Giant, promenado tra la urbo Nadi
17 Februaro Forveturo al Suvo, promenado tra la urbo
18 Februaro La Fiĝioj-Muzeo. Traveturo per aŭtobuso kaj pramŝipo al Levuka sur la insulo Ovalau
19-20 Februaro Levuka kaj promenadoj tra ĝiaj ĉirkaŭaĵoj
21 Februaro Reveno per aviadilo al Suvo. Traveturo al Sigatoka. Ekskurso al la plaĝo Natadola en pluva vetero
22 Februaro Traveturo al Nadi. Reveno per aviadilo al Sidnejo
23 Februaro Vento kaj pluvo ne permesas pluan vizitadon de la urbo. Vespera ekskurso per sidneja unurelvojo (Monorail)

Sur Javo Indonezio

24 Februaro Flugo al Ĝakarto
25 Februaro Promenado tra la urbo. Renkontiĝo kun lokaj Esperantistoj
26 Februaro Ekskurso per trajno al botanikaj ĝardenoj de Bogor. Vespera flugo al Surabajo (indonezie: Surabaya)
27 Februaro Ekskurso al ĉirkaŭaĵoj de Surabajo
28 Februaro Traveturo al Probolinggo. Aĉeto de ekskurso al vulkanoj Bromo kaj Ijen
1 Marto Vulkano Bromo. Traveturo al ĉirkaŭaĵoj de la vulkano Ijen
2 Marto Ekskurso al la fundo de la kratero de Ijen. Reveno al Probolinggo kaj forveturo per nokta aŭtobuso al Jogjakarto (indonezie: Yogyakarta)
3 Marto Alveno al Jogjakarto, busŝanĝo al Borobuduro. Ripozo en hotelo kun bela ĝardeno
4 Marto Sunleviĝo super Borobuduro, vizitado de la templo. Flugo al Ĝakarto
5 Marto La tuta tago en Ĝakarto. Nokta forflugo al Tokio

Tokio Japanio

6 Marto Alveno al Tokio. Tranokto ĉe esperantista familio. La unua promenado tra la urbo
7 Marto Vizitado de Tokio. Kvartalo Asakusa
8 Marto Ekskurso ekster la urbo. Tokio nokte
9 Marto La strato Takeŝita, ŝintoa sanktejo, Asakusa nokte

Seulo kaj Kŭangĵuo Sud-Koreio

10 Marto Flugo al Seulo. Renkontiĝo kun Esperantistoj. Tranokto kun lokaj studentoj
11 Marto Vizitado de Seulo. Monteto Namsan kaj Seulo nokte
12 Marto Nacia Muzeo de Koreio en palaco Deoksugung. Traveturo al Kŭangĵuo (Gwangju). Renkontiĝo kun Esperantistoj kaj tranokto ĉe familio de loka samideanino
13 Marto Ekskurso ekster la urbu kun kuangĵua Esperantisto. Reveno al Seulo
14 Marto Palaco Changdeokgung kaj aliaj vidindaĵoj. Kvartalo Gangnam

Cejlono Sri-Lanko

15 Marto Flugo al Kolombo (Sri-Lanko) tra Honkongo kaj Singapuro
16-18 Marto Ripozo en Mount Lavinia apud Colombo
19 Marto Veturo per trajno al Kandy. Templo de la Dento, prezentado de tradiciaj dancoj
20 Marto Veturo per trajno al Ella tra montetoj kovritaj kun teplantejoj. Ravana akvofaloj
21 Marto Veturo per aŭtobuso al Tangalle. Sunsubiro ĉe belega plaĝo
22-23 Marto Ripozo ĉe la Hinda Oceano. Observado de kelonioj
24 Marto Veturo al Kolombo kaj vizitado de la urbo. Veturo al la flughaveno kaj flugo al Bankoko

Bankoko Tajlando

25 Marto Alveno al Bankoko. Ripozo
26 Marto Renkontiĝo kun konatino. Planoj por la ceteraj tagoj

Siem Reap, Angkor Ŭat, Lago Tonlesapo Kamboĝo

27 Marto Veturo al Siem Reap (Kamboĝo)
28-29 Marto Vizitado de Angkor Ŭat kaj aliaj temploj
30 Marto Ŝanĝo de hotelo, promenado tra Siem Reap
31 Marto Paska Sankta Meso en flosanta preĝejo sur la Lago Tonlesapo (Tonle Sap)
1 Aprilo Tempo por festa ripozo kaj retaj bondeziroj
2 Aprilo Bicikla ekskurso tra ĉirkaŭaĵoj de Siem Reap. Piedmasaĝo sur strato

Bankoko denove Tajlando kaj vizito en Honkongo

3 Aprilo Reveno al Bankoko
4-6 Aprilo Ripozo en Bankoko
7 Aprilo Flugo al Honkongo kaj renkontiĝo kun konatino. Nokta forflugo al Johanesburgo

Johanesburgo kaj Potchefstroom Sud-Afriko

8 Aprilo Alveno al Johannesburgo. Renkontiĝo kun loka Esperantisto el la urbo Potchefstroom kaj tranokto en lia domo
9 Aprilo Planoj por la ceteraj tagoj kaj promenado tra ĉirkaŭaĵoj. Bongustega vespermanĝo ĉe la gastiganto

Gaberono kaj Nacia parko Ĉobe Bocvano

10 Aprilo Veturo tra Johanesburgo al Gaberono (angle: Gaborone, la ĉefurbo de Bocvano). tranokto en Tlokweng, apud Gaberono
11 Aprilo Promenado tra Gaberono. Transloĝiĝo al hotelo en la urbocentro
12 Aprilo Vizitado de Gaberono. Veturo al Francistown kaj transveturo per nokta aŭtobuso al Kasane
13 Aprilo Alveno al Kasane. Boatvojaĝo laŭ la rivero Ĉobe laŭlonge de namibia landlimo kaj observado de bestoj en la Nacia parko Ĉobe
14 Aprilo Ĵip-ekskurso tra la Nacia parko Ĉobe
15 Aprilo Promenado tra Kasane

Livingstone kaj Viktoria Akvofalo Zambio, Zimbabvo

16 Aprilo Transveturo de la rivero Zambezi per pramŝipo al Zambio. Veturo al Livingstone. Vizitado de la Viktoria Akvofalo. Trairo sur landlima ponto al Zimbabvo kaj vizitado de la akvofalo ĉe la alia flanko. Reveno al Zambio
17 Aprilo Libertempo en Livingstone
18 Aprilo La Muzeo Livingstone kaj flugo al Johanesburgo

Fino de la vojaĝo. Johanesburgo kaj Londono

19 Aprilo Planoj por vizitado de Johanesburgo renversitaj pro veteraĉo kaj pro striko de la publika transporto. Forflugo per nokta aviadilo al Londono
20 Aprilo Alveno al la flughaveno Heathrow, transveturo al la flughaveno Luton. Reveno al Varsovio.

Dodaj komentarz

Twój adres email nie zostanie opublikowany. Pola, których wypełnienie jest wymagane, są oznaczone symbolem *